La „norda ĉefurbo“ de Rusio

Bonvenon al Sankt-Peterburgo!
Sankt-Peterburgo estas la dua plej granda urbo de Rusio kaj la ĉefa haveno de la lando.
Ĉ. 4,9 milionoj da homoj loĝas ĉi tie konstante, miloj venas vidi la ravan kulturan heredaĵon de la iama imperia ĉefurbo.

En Sankt-Peterburgo tradicie fortas Esperanto-movado. Ekde komenco de la 20-a jarcento fakte ĉiam estis en la urbo parolantoj de Esperanto. La du ĉefaj „ĉeestaj“ kluboj estas Societo „Espero“ kaj E-kolektivo „Kariljono“, krome multas unuopuloj, kiuj uzas la lingvon ĉefe dum vojaĝoj kaj per Interreto.

Inter la gravaj atingoj de peterburgaj esperantistoj estas la plej ampleksa Esperanto-rusa vortaro, dum jaroj zorge kompilata de Boris Kondratjev, kaj la ĉiujara lingva festivalo — efika maniero montri al la urba publiko, kiel esperantistoj zorgas pri la lingva diverseco.